Ĉu UEA sin preparas por kontakti ŝtatestrojn? En Brics-landoj naciaj asocioj jam leteras
Antaŭ kelkaj tagoj, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio - UEA ricevis (kaj legis) la jenan proponon:
"Sugesto pri malneto de letero sendinda ĉiujare de UEA al ŝtatestroj
(Rimarko: La ideo estas, ke la letero estu sendita almenaŭ al la registaroj de la landoj kie la koncernaj landaj asocioj sin disponigu akompani/apogi la sinsekvaĵojn de la iniciato. Gravas substreki, ke la sendo de la letero estas nur la unua paŝo, kaj ke la lokaj esperantistoj devas zorgi, por ke la korespondaĵo alvenu efektive ĉe la manojn de la registo kaj/aŭ de ilia ĉefaj ministroj – precipe al tiu de Edukado kaj al la Kanceliero. Krom tio, la novaĵo devas esti alportita al la diversaj amas-komunikiloj, al la parlamentejo, ktp., kaj konkreta respondo (eĉ se nea) al tio proponita de la letero devas esti insiste serĉata. En Brazilo, ekde 2013 ĉi tiu itinero estas sekvata. Eĉ tiel, spite al la diversaj raportoj en la amas-komunikiloj kaj al pluraj kontaktoj kun aŭtoritatuloj de la Ekzekutiva kaj la Leĝdona povoj, oni ankoraŭ ne sukcesis elpreni el ili finan respondon. La letero de UEA, tamen, povas naski pli rapidajn rezultojn, ĉar ĝi devenas el la ĉefa institucio de la esperantismo kaj, plie, certe entenos aliajn gravajn subskribojn, kiel tiu de Unesko-reprezentanto.)
“Malferma Letero
Al la Prezidenta Moŝto de .(lando) .........., (nomo) .........................
Sinjoro Prezidento,
Konsiderinte, ke ekzistas efika internacia lingvo, Esperanto (vera havaĵo de la homaro), planita antaŭ 127 jaroj kaj nuntempe parolata en pli ol 120 landoj, 70 el kiuj havantaj, kiel via lando, naciajn asociojn membriĝitaj al ĉi tiu monda institucio;
Konsiderinte, ke via lando subskribis du rezoluciojn de la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Eduko, la Scienco kaj la Kulturo - Unesko (ĝeneralaj konferencoj en Montevideo / Urugvajo, 1954, kaj en Sofia / Bulgario, 1985 - vidu Aneksaĵojn), ambaŭ formulitaj por rekoni la gravecon de Esperanto pri la rekta parola komunikado inter la popoloj kaj por instigi la membro-landojn pri ekenkonduko de Esperanto en iliajn eduksistemojn;
Konsiderinte, ke, post pli ol duono da jarcento, preskaŭ nenio estis farita de la naciaj registaroj pri produktado de fundamentoj por la oficiala instruado de la Internacia Lingvo, kiu daŭrigas kreski nur pro la klopodoj de senlacaj volontuloj, kiel multaj civitanoj de via lando;
Konsiderinte, ke via popolo, kiel cetere preskaŭ ĉiuj, elspezas tempon, penon kaj monon en studado de kelkaj privilegiaj fremdaj lingvoj, kies plej granda profito estas por kelkaj hegemoniaj landoj, anstataŭ por la efektiva homa komunikado;
Konsiderinte, fine, ke, se ĉiu registaro faras sian parton, promociante la instruadon de la sama dua lingvo, politike neŭtrala kaj logike planita, ĉiuj popoloj baldaŭe povos rekte interparoli kaj venki la komencan kaj lastan limon de la homa kominikado, kio ebligos la plenan utiligon de ĉiuj komunikaparatoj;
La Universala Esperanto-Asocio – UEA – institucio kiu kunordigas internacie la Esperanto-Movado, havanta konsultajn ritatojn kun Unesko kaj sidejita en.... ... Roterdamo, Nederlando (telefonnumero, ktp), kun apogo de Unesko kaj lande reprezentita de .....(nomo kaj datumoj de la esperanta landa asocio) petas al Viaj Moŝtoj ke la registaro de .... (koncerna lando):
1) komencu la procezon pri enkonduko de Esperanto en la oficialan eduksistemon de la lando: ĉu kreante eksterordinare centrojn por studo kaj esploro pri Esperanto en belletraj fakultatoj, celantaj la formadon kaj/aŭ la trejnadon de instruistoj, inkluzive per Instruado je Distanco; ĉu disvolvigante mallongtempajn aŭ longtempajn mekanismojn por enigi Esperanton kiel opcion ĉe la lernado de dua lingvo en mezlernejoj, ĉe fremdlingvaj ekzamenoj en universitatoj kaj ĉe aliaj publikaj konkursoj; ĉu produktante/ŝanĝante juran subtenon por tiu ĉi celo; ĉu kondukante aliajn taŭgajn agojn; kaj
2) klopodu formaligi partneraĵojn kun aliaj registaroj sentemaj al la bezono adopti ponto-lingvon neŭtralan, en internacia medio de miloj da intra- kaj eksternaciaj etnaj lingvoj, starante akordojn kun landkomunumoj al kiuj tiu lando apartenas, tiel ke la inkludprocezo pri Esperanto estu samtempa, kaj tial fortigita, en signifa nombro da landoj.
La esperanta propono kunirigi ĉiujn popolojn al la sama dua lingvo, estante tiu lingvo politike neŭtrala kaj logike planita, havigas al la homaro solvi je horizonto de kelkaj jardekoj problemon el inter tiuj plej praaj. Sufiĉas ĝin adopti, samkiel faras ĉiujare en siaj konferencoj miloj da esperantistoj, denaskaj parolantoj de 50/60 malsimilaj lingvoj: tie sufiĉas Esperanto. Kaj tio neniam dependis de iu ajn registaro – kial ne la registaroj kunrespondeciĝi pri tio ekde nun?
Sekve, kun certeco pri tio, ke la registaro estrita de vi ne permesos la daŭron de tiu plurjara neglektado de aliaj registaroj antaŭ tiel grava temo, kaj kun certeco pri tio, ke ĝi ne formetados al senpovaj volontuloj esperantistaj la devon zorgi pri vera Kultura Heredaĵo de la Homaro, UEA esperas aprobon al ĉi tiuj petoj, metiĝante je plena dispono ĉe Viaj Moŝtoj.
Roterdamo, la 18-a de aprilo de 2015.
........................... UEA-prezidanto)
............................. Unesko- Reprezentanto
.............................. Esperanto Landa Asocio – Prezidanto"
Kompreneble, la teksto estas nur ekzempla skizo. Sed la ideo, partnere kun la koncerna esperanta landa asocio, kontakti unuope la registarojn, invitante ilin kunrespondeciĝi pri la internacia lingvo Esperanto estas konsiderinda aglinio. Ĉu UEA antaŭenirigos ĝin? Ĉi tion ni ne scias. Sed en Brics-landoj, naciaj Esperanto-asocioj de almenaŭ du landoj jam sendis malferman leteron al ties registaroj: tiu de Brazilo (en 2013 - ĉi tiu retejo jam ĝin publikigis) kaj tiu de Rusio, ĵus sendita (kiun ni publikigas ĉi-sube). Jen ĝi: